porto 15 bologna

5-etaĝa domo en urbocentro de Bolonjo,
18 luloĝejoj, 49 antaŭvidataj loĝantoj, 5 komunaj ejoj por kunvenoj, festenoj, ateljeroj, 1 partopreniga kaj planad- trejnado, dediĉitaj al komunloĝado. Porto 15 estas loko, kie oni povas prizorgi sin mem, aliulojnkaj la medion, en kiu oni vivas, kunhavigante ejojn, interesojn, tempon, rimedojn kaj rilatojn

Unu el unuaj komunloĝejoj en Italio kaj entute publika iniciato, Porto 15 estas kunlabora loĝejaro por junuloj ĝis 35-jaraĝaj, rezulto de la reakiro de 18 loĝejoj ene de la konstruaĵo, posedata de la Agentejo por Servoj al Loĝantoj (ASP Città di Bologna), kaj sinsekva ludonado je interkonsentita prezo. Porto 15 situas en la historia urbocentro, tuj apud la kultura kvartalo nomita l’ArtProduktejo (Manifattura delle Arti), kie interalie troviĝas la Muzeo de Modernarto (MAMBO) kaj la Muzeo de Kinarto (Cineteca di Bologna).

Komunloĝantoj havas je sia dispono komunajn ejojn, kondiĉe ke oni aktive kontribuu al komunuma vivo kaj tielmaniere praktiku la novan formon de kunlaborema loĝado.

Por iĝi komunloĝanto, endis kandidatiĝi kaj esti selektita laŭ la disponeblo de loĝejoj. La elektitaj junuloj partoprenis en la trejnado pri engaĝiga planado de ejoj kaj komunum-estiĝo. Ĝia kulminis per la kunredaktado de la ValorĈarto kaj la Regularo de la Komunloĝejo Porto 15Samtempe al enloĝiĝo kaj do projektkomenco, la komunloĝantaro fondis la samnoman asocion Porto 15 APS. Ĝi celas efektive subteni la kunloĝiĝon kaj promocii ekzemplojn de kunlaborema loĝado per aktiva partopreno en la asocieca vivo de Bolonjo kaj en naciaj kaj internaciaj retoj.

Porto 15 estas iniciato de la Bolonja Urbestraro kaj ĝies ASP, kunfinancita per ambaŭ ASP kaj la prijunulara fako de la Itala Registaro. 

La konstruaĵon posedas ASP, dume la Agentejo pri la loĝado de la regiono Emilio-Romanjo (ACER) respondecas pri la renoviglaboroj kaj la kooperativo SuMisura pri estigado kaj faciligo de la komunloĝantaro.

Ĉi-sube oni trovas la bildprezenton (en la itala lingvo), kiu tamen tute kompreneblas dank’ al pluraj bildoj.

Elŝutu Porto15 bildprezenton en pdf-formato.